WeBible
Esperanto
Select Version
Cherokee New Testament (1860) with Sequoyah transliterated forms
Sahidic NT
Czech BKR
1757 Church Slavonic Elizabeth Bible
Danish
Danish New Testament from 1819 with original orthography
Danish OT1871 + NT1907 with original orthography
Elberfelder (1871)
Elberfelder (1905)
Luther (1545)
Greek Modern
American Standard Version
Basic English Bible
Douay Rheims
William Tyndale Bible (1525/1530)
Webster's Bible
World English Bible
Weymouth NT
Young's Literal Translation
Esperanto
Reina Valera NT (1858)
Sagradas Escrituras (1569)
(Navarro Labourdin) NT
Finnish Bible (1776)
Pyha Raamattu (1933 1938)
Darby
Martin (1744)
Scots Gaelic (Gospel of Mark)
Gothic (Nehemiah NT Portions)
NT Tischendorf 8th Ed
Manx Gaelic (Esther Jonah 4 Gospels)
Aleppo Codex
OT Westminster Leningrad Codex
Croatian
Hungarian Karoli
Eastern (Genesis Exodus Gospels)
Western NT
Giovanni Diodati Bible (1649)
Riveduta Bible (1927)
明治元訳「舊約聖書」(1953年版) 大正改訳「新約聖書
Japanese Denmo 電網聖書
Japanese Kougo-yaku 口語訳「聖書」(1954/1955年版)
Japanese Raguet-yaku ラゲ訳「我主イエズスキリストの新約聖書」(1910年版)
Korean
Vulgata Clementina
Baiboly Malagasy (1865)
Sathyavedapusthakam (Malayalam Bible) published in 1910
Judson (1835)
Det Norsk Bibelselskap (1930)
Petrus Canisius Translation
Dutch Staten Vertaling
De ganse Heilige Schrift bevattende al de kanonieke boeken van het Oude en Nieuwe Testament, met de apocriefe (deuterocanonieke) boeken
Studentmållagsbibelen frå 1921
Polish Biblia Gdanska (1881)
Old Public Domain Pohnpeian Bible
Potawatomi (Matthew Acts) (Lykins 1844)
El Evangelio segun S. Lucas, traducido al Romaní, ó dialecto de los Gitanos de España
Synodal Translation (1876)
Albanian Bible
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ekavski
Serbian Bible Daničić-Karadžić Ijekavski
Swedish (1917)
Svenska Karl XII:s Bibel (1703)
Svenska Karl XII:s Bibel (1873)
Swahili
Peshitta NT
Ang Dating Biblia (1905)
Klingon Language Version of the World English Bible
NT (P Kulish 1871)
Українська Біблія. Переклад Івана Огієнка.
Vietnamese (1934)
聖經 (文理和合)
Union Simplified
Union Traditional
Widget
Switch to light / dark version
esperanto
2 Kronikoj 29
2 - Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
Select
1 - Ĥizkija fariĝis reĝo, havante la aĝon de dudek kvin jaroj, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abija, filino de Zeĥarja.
2 - Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
3 - En la unua jaro de sia reĝado, en la unua monato, li malŝlosis la pordojn de la domo de la Eternulo kaj riparis ilin.
4 - Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta,
5 - kaj diris al ili: Aŭskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj elĵetu la malpuraĵon el la sanktejo.
6 - Ĉar niaj patroj krimis, agadis malbone antaŭ la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizaĝon de la loĝejo de la Eternulo, kaj turnis al ĝi sian dorson.
7 - Ili ankaŭ ŝlosis la pordojn de la portiko, estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael.
8 - Kaj ekkoleris la Eternulo kontraŭ Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj.
9 - Kaj jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj edzinoj estas pro tio en kaptiteco.
10 - Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero.
11 - Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, ĉar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaŭ Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.
12 - Tiam leviĝis la Levidoj: Maĥat, filo de Amasaj, Joel, filo de Azarja, el la Kehatidoj; kaj el la Merariidoj: Kiŝ, filo de Abdi, Azarja, filo de Jehalelel; kaj el la Gerŝonidoj: Joaĥ, filo de Zima, kaj Eden, filo de Joaĥ;
13 - kaj el la idoj de Elicafan: Ŝimri kaj Jeiel; kaj el la idoj de Asaf: Zeĥarja kaj Matanja;
14 - kaj el la idoj de Heman: Jeĥiel kaj Ŝimei; kaj el la idoj de Jedutun: Ŝemaja kaj Uziel.
15 - Kaj ili kolektis siajn fratojn kaj sanktigis sin; kaj ili eniris, laŭ la ordono de la reĝo, konforme al la vortoj de la Eternulo, por purigi la domon de la Eternulo.
16 - Kaj la pastroj eniris en la internon de la domo de la Eternulo, por purigi; kaj ĉion malpuran, kion ili trovis en la templo de la Eternulo, ili elportis sur la korton de la domo de la Eternulo; kaj tion prenis la Levidoj, por elporti eksteren, al la torento Kidron.
17 - Ili komencis la sanktigadon en la unua tago de la unua monato, kaj en la oka tago de la monato ili eniris en la portikon de la Eternulo; ili sanktigis la domon de la Eternulo dum ok tagoj, kaj en la dek-sesa tago de la unua monato ili finis.
18 - Kaj ili eniris internen al la reĝo Ĥizkija, kaj diris: Ni purigis la tutan domon de la Eternulo, kaj la altaron de bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn vazojn, kaj la tablon de la panoj de propono kaj ĉiujn ĝiajn vazojn;
19 - kaj ĉiujn vazojn, kiujn la reĝo Aĥaz dum sia reĝado malpurigis per siaj krimoj, ni pretigis kaj sanktigis, kaj jen ili estas antaŭ la altaro de la Eternulo.
20 - La reĝo Ĥizkija leviĝis frue matene, kunvenigis la estrojn de la urbo, kaj iris en la domon de la Eternulo.
21 - Kaj ili alkondukis sep bovojn, sep virŝafojn, sep ŝafidojn, kaj sep kaprojn, kiel pekoferon pro la regno, pro la sanktejo, kaj pro Judujo; kaj li ordonis al la Aaronidoj, la pastroj, fari bruloferon sur la altaro de la Eternulo.
22 - Kaj oni buĉis la bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron; kaj oni buĉis la virŝafojn kaj aspergis per la sango la altaron; kaj oni buĉis la ŝafidojn kaj aspergis per la sango la altaron.
23 - Kaj oni alkondukis la propekajn kaprojn antaŭ la reĝon kaj la komunumon, kaj ili metis siajn manojn sur ilin.
24 - Kaj la pastroj ilin buĉis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; ĉar pro la tuta Izrael, diris la reĝo, estas la brulofero kaj la pekofero.
25 - Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laŭ la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la reĝo, kaj de la profeto Natan; ĉar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj.
26 - Kaj stariĝis la Levidoj kun la instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj.
27 - Kaj Ĥizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komenciĝis la brulofero, komenciĝis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, reĝo de Izrael.
28 - Kaj la tuta popolo adorkliniĝis, kaj la kantado de la kantistoj kaj la trumpetado de la trumpetistoj daŭris ĝis la fino de la brulofero.
29 - Kiam la brulofero estis finita, la reĝo, kaj ĉiuj, kiuj troviĝis kun li, ekgenuis kaj adorkliniĝis.
30 - Kaj la reĝo Ĥizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun ĝojo, fleksis sin, kaj adorkliniĝis.
31 - Kaj Ĥizkija diris plue: Nun vi konsekris vin al la Eternulo; aliru kaj konduku buĉoferojn kaj dankoferojn al la domo de la Eternulo. Kaj la komunumo alkondukis buĉoferojn kaj dankoferojn kaj memvolajn bruloferojn.
32 - La nombro de la bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis: sepdek bovoj, cent virŝafoj, ducent ŝafidoj; ĉio ĉi tio estis bruloferoj al la Eternulo.
33 - Da konsekritaj estis: sescent bovoj kaj tri mil ŝafoj.
34 - Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi ĉiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, ĝis la laboro estis finita kaj ĝis la pastroj sin sanktigis; ĉar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj.
35 - Ankaŭ tre multe estis da bruloferoj, kun la sebo de pacoferoj kaj kun verŝoferoj por la bruloferoj. Tiamaniere estis preta la servado en la domo de la Eternulo.
36 - Kaj ĝojis Ĥizkija kaj la tuta popolo pri tio, kion Dio pretigis por la popolo; ĉar neatendita estis la afero.
2 Kronikoj 29:2
2 / 36
Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David.
Copy Link
Make Widget
Webible
Freely accessible Bible
48 Languages, 74 Versions, 3963 Books
Widget